Tago de programisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de programisto (ruse: День программи́ста) estas festo de programistoj celebrata la 256-an tagon de la jaro (256 = 2⁸, aŭ nombro de ĉiuj eblaj valoroj de unu bajto de informoj en ties plej populara 8-bita formo). Tradicie, programistoj strebas soleni la tagon laŭ nekonvencia maniero.

La tago estas la 13-an de septembro, sed en superjaro la 12-an de septembro.

Ĝi estas en Rusio festa tago, laŭ dekreto de Dmitrij Medvedev de la 11-a de septembro 2009.