Saltu al enhavo

Tajperaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korektita tajperaro sur papero

La nocio tajperaro (mistajpaĵo) estas tia ortografia eraro en tekstoj verkitaj per maŝinoj, kiu estiĝas ne pro la nekono de la ĝusta skribmaniero, sed pro la hasta laboro, malatenteco.

La plimulto de tajperaroj estas plusaj aŭ mankantaj literoj aŭ ŝanĝo de la sinsekvo de la literoj en la vorto. Ofte oni aldonas literon, kiu najbaras la ĝustan literon.

Tipaj mistajpoj estas etas (anstataŭ estas), sekreatrio (anstataŭ sekretario) antataŭ (anstataŭ anstataŭ) ktp.

Tajperaroj per skribmaŝinoj

Se la tajperaro estiĝas per mekanika skribmaŝino, oni povas uzi korektigajn foliojn por kovri la malĝustajn literojn aŭ oni devis tute retajpi la tekston. Okaze de elektronika skribmaŝino, ĝi ebligis ioman rezervon de la tajpita teksto, tiel oni ne devis tute retajpi la tekston.

En modernaj oficejoj, oni jam ne uzas skribmaŝinojn, ĝin anstataŭigis komputiloj.

Tajperaroj per komputiloj

Okaze de tajperaroj en tekstoj, modernaj komputiloj, programoj atentigas pri la eraroj, oni povas eĉ uzi programan kontroladon de la ortografio.

Se oni faras tajperarojn en verkado de komputila programo, tio povas konduki al malfunkcio de la programo.

Okaze de internacia komercado, la tajperaroj povas kaŭzi financan damaĝon: ekz. iu mendas 1000 unuojn anstataŭ la planitaj 100.