Takenaka Zisuke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

TAKENAKA Zisuke (1904 - mortis akcidente la 4-an de januaro 2001) estis e-isto de 1922, dum kvar dekoj da jaroj delegito en Nisibiwazima (Japanio).

En 1930 li kunfondis Nagojan E-Societon, kiun li poste vicprezidis. Dum trideko da jaroj li peris El Popola Ĉinio en Japanio, kaj en 1974 li vojaĝis al Ĉinio kiel membro de la unua oficiale invitita delegacio esperantista.