Diskuto:Carhaix-Plouguer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial havi tiom da franclingva teksto kaŝita? Ĉu iu tradukos eĉ malgrandan parton?--kani 23:45, 21 Jan. 2012 (UTC)

Ĉi tiu artikolo demandis grandan laboron, sed ĉi tiu artikolo havas sufiĉe informojn. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:19, 22 Jan. 2012 (UTC)
...Ne nur "demandis", sed ankaŭ "demandos grandan laboron"! Estas freneze tro da ruĝaj ligiloj, kiuj nur sencus se iu baldaŭ pretus pretigi la mankajn artikolojn, kaj pruraj el ili estas nur ruĝaj per sklava traduko de la franca teksto al Esperanto - ekzemple "sankta Katarina de Alexandrio", kiu simple celas la artikolon Katarina el Aleksandrio. Kompreneble la ikso en Esperanta vorto estas "unika ortografio", kaj facile eblas ĝustigi tiajn erarojn, sed se tio ne faratas, restas miso. Kaj la titolaro
La dua mondmilito
Administracio
Demografio
Demografia evoluo
Piramido de la aĝoj
Ekonomio
Bretona lingvo
sen iu ajn enhavo ankaŭ ne pravigas la laŭdon de "ĉi tiu artikolo havas sufiĉe informojn". Prefere plenigi la informtruojn, aŭ tute malvidigi ankaŭ la titolojn. Kaj lasi fremdlingvan tekston el la franca teksto ĉi-tie dum jaroj ankaŭ ne sencas. La franca teksto libere alireblas, kaj ĉiam eblas de tie elkopii kaj traduki al Esperanto aktualajn teksterojn.

ThomasPusch (diskuto) 12:50, 4 jul. 2021 (UTC)[Respondi]