Diskuto:Fakaj Esperanto-asocioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propono: Ĉu "Fakaj asocioj de UEA" ne estus pli trafa kaj gramatike pli klara titolo? --Umberto 11:25, 27. Dec 2004 (UTC)

Gramatike jes, sed enhave restus erara, ĉar nur ok el la listigitaj asocioj aliĝis al UEA; el la aliaj kelkaj havas kontrakton kun UEA (sen esti partoj de ĝi), kelkaj ne, sed fakte nur la ok estas fakaj asocioj de UEA. Preferindas "Fakaj asocioj esperantistaj". Gunnar Gällmo 18:21, 31. Dec 2004 (UTC)

Estimata, evidente mi atendis kelkajn horojn maltro antaŭ fari la ŝanĝojn. Certe ankaŭ la enhava diskuto gravas (kvankam erara enhavo ne kaputigas la lingvan senton de legantoj :-). -- Ĉu eble la kerno de la problemo estas la signifo de la prepozicio "de"? Certe ne ĉiuj menciitaj asocioj "apartenas" al UEA, kaj tion ja mencias la artikolo. Sed ili ja rilatas al UEA kaj estas menciataj en ties jarlibro. Ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke la nova titolo estas ne pli malbona ol la eksa; eble sufiĉas ripari dirante en la artikolo "faka asocio en rilato al UEA". --Ismo 19:23, 31. Dec 2004 (UTC)

Ĉu la politika partio Unu mondo, listigita en la artikolo kiel faka asocio pri tutmondiĝo, troviĝu ĉi-tie? Unu mondo estas ja politika partio, kaj ne esperanta faka asocio. --Fiskot (diskuto) 19:36, 21. Dec 2010 (UTC)

Notoj ke necesas klarigo[redakti fonton]

Iom amuzas min ke vikipedia noto postulas, ke oni klarigu la terminon "familioj esperantaj" (ruĝa ligilo), dum ĝis hodiaŭ estis neniuj informoj ekzemple pri la ĝis nun ruĝaj ligiloj Fokolar-Movado kaj Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado, sen noto ke bonus ia klarigo. Mi persone povas imagi, kio estu familio praktike uzanta Esperanton en la ĉiutaga vivo, sed ĝis hodiaŭ mi havis nenian ideon kio povas esti "Fokolar-Movado". Mi nun enketis, kreis artikoletojn kaj pri la Fokolar-Movado kaj pri la Esperanto-grupo subtenanta ĝin, kaj provas iom post iom ankaŭ kolekti iom da miniumaj informoj pri la aliaj fakaj Esperanto-asoci(et)oj en la tiusence kreita ĝermolisto de Esperanto-asocioj, por ke laŭeble ne plu restu tiom da neresponditaj demandoj: en la ĝermolisto eblas aldoneti informojn pri daŭra funkcio aŭ ne-plu-funkcio de la unuopaj fakaj grupiĝoj, kaj se la informkvanto klare superas la nivelon de artikola ĝermo, eblos movi la tekstojn al la ĝusta artikola titolo. ThomasPusch (diskuto) 15:46, 18 Mar. 2016 (UTC)

Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) ?[redakti fonton]

Hm, mi mem en marto 2016 metis alidirektilon de titolo Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) ĉi-tien, bona paŝo se daŭre mankas iuj pliaj vikipediaj informoj pri tia faka asocio, kiu malgraŭ manko de Esperanto en sia nomo ŝajne ĉiam estis pura faka Esperanto-asocio, fondita en 1967, kunlaboranta kun UEA, kaj ĉiukaze ankoraŭ ekzistinta en 1994 (Jarlibro de UEA, paĝo 58). Sed nun mi rimarkas ke ĉi tie estas neniu ajn indiko pri la organizaĵo. Se tiel estas, tiam ankaŭ alidirektigo ĉi tien ne sencas. Mi provas enkonstrui mencion. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ah, mi komprenis: Aleks ANDRÉ malvidigis la asocion el la listo indikante ke en 2016-08-26 mankas fonto pri ĝi. El tio mi konjektas ke Aleks ANDRÉ havas jarlibron de 2016 kaj tie la asocio ne plu listiĝas. Tamen super la listo troveblas la indiko "Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2022 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj", kaj tiel sencas ne elĵeti historian asocion nur pro tio ke ĝi en 2016 aŭ 2022 ne plu aktivas. Se ne en tiu ĉi listo, tute nenie en la interreto aŭ ekster ĝi eblas aliri superrigardon kaj liston de ĉiuj historiaj fakaj Esperanto-asocioj, pri kio neniu homo, ĉu ĝisosta esperantisto ĉu ne, sen tiu listo povas havi superrigardon. ThomasPusch (diskuto) 11:36, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Laŭ la karakteroj de la listoj Fakaj Esperanto-asocioj kaj Ĝermolisto de Esperanto-asocioj la simpla nomo de la asocio pli bone alidirektigu al la Ĝermolisto de Esperanto-asocioj. Tie kolektiĝas pli da frazeroj, kaj teorie de tie eblas memstarigi ĉapitron al ĝerma artikolo, se la ĉapitro plenumas ĉiujn kondiĉojn de artikola ĝermo. Ne, mi ĝustigas min: Fakte la ĉapitro Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj jam pretas por transformiĝo al memstara artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 12:24, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]