Diskuto:Hostens
Hostens[redakti fonton]
Saluton karaj samideanoj,
Mi ĵus registris por redakti kaj aŭ traduki artikolojn ĉe Vikipedio
Mi tradukis parte la francan paĝon de Wikipedia-Francio pri la urbeto Hostens, Gironde
Mi ĵus publikigis ĝin, sed problemoj aperas : ĉefe problemoj de "ŝablonoj ne haveblaj"
Dum la traduko mi ne trovis kiel nuligi tiujn ŝablonojn : precize kiam oni alklakas sur "aldoni tradukon" kaj la programero indikas "ŝablono ne havebla", kiel fari por nuligi ĝin ?
Se iu el vi povas klarigi tiun, mi estos tre danka
Amike
Fajrolupo Fajrolupo (diskuto) 13:14, 23 aŭg. 2022 (UTC)
- Saluton, @Fajrolupo:. Mi ĵus riparis la plej ĝenan fuŝon pri la informkesto. Mi supozas, ke la traduka interfaco iel kaj ial kaŭzis la problemojn. Do, por ripari ion tian, oni ĉiam devas forlasi la tradukan interfacon kaj la eble uzproponitan Vidan Redakton. Ambaŭ inklinas al kelkaj strangaĵoj ne facile nek rapide klarigeblaj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:11, 23 aŭg. 2022 (UTC)
- Saluton @Tlustulimu,
- Mi dankegas vin pro la efika helpo
- Restas precipe la kompason en la unua paragrafo "limaj komunumoj" kiu estas forigenda : ĉu vi kapablas fari tion ankaŭ ? Tio estus tre afabla
- Mi provos regi la parton "notoj kaj referencoj"
- Amike Fajrolupo (diskuto) 08:08, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Saluton Tlustulimu, Dankegon pro via helpo en la korektado de la aspekto de la pago.
- Mi klopodis por korekti kaj modifi la paĝon, kiu nun ŝajnas pli akceptebla, laŭ mi : mi aldonis notojn kaj referencojn, kaj sukcesis forigi la kompason.
- Ĉu vi bonvolas legi ĝin refoje, kaj indiki al mi kion vi opinias nun pri ĝi ?
- Anticipan dankon
- Fajrolupo (diskuto) 14:29, 24 aŭg. 2022 (UTC)