Diskuto:J2000.0

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu miskompreno estas tiu miniatura paĝeto???


J2000.0 estas la aktuale norma astronomia epoko. Ĝi egalas precize al la juliana dato 2451545.0 laŭ TT (Tera Tempo), aŭ la 1-a de januaro, 2000, je tagmezo TT. Tio estas ekvivalenta al la 1-a de januaro, 2000, je 11:59:27.816 laŭ TAI (Tempo Atoma Internacia), aŭ la 1-a de januaro, 2000, je 11:58:55.816 laŭ KTU (Kunordigita Tempo Universala).

kategorio:Astronomiaj epokoj


Certe ĝi estas rekorda en tio, esti escepte minimuma teksteto eĉ sen ŝablono ke temas pri artikola ĝermo. Mi eĉ dubas ĉu la tri frazetoj atingas la nivelon de artikola ĝermo... Kaj krome ĝi rekordas en tio, ke ĉio kio povus esti ruĝa estas ruĝa. Ruĝa ligilo, por kompreno, estas en alarma koloro por indiki urĝan neceson forigi la misan staton. Krei la mankan kategorion ne estas tiom malfacila, kaj ankaŭ forigi almenaŭ la unuan ruĝegan ligilon ne signifas peze krei novan tekston, ĉar artikolo epoko (astronomio) delonge ekzistas (domaĝe ke tiu artikolo ankaŭ nur estas frazo kaj ne multe klarigas, sed almenaŭ io). Kvankam mi longe studis, mi komence tute ne komprenis, kion la tri frazoj volas klarigi. Bone ke estas alilingvaj versioj, kiuj sukcesas pli bone klarigi kial tiom stranga momento de tempo difiniĝis - je horo 11:59:27.816 aŭ je 11:58:55.816 ... evidente iom aŭtisma difino de la vorto "tagmezo". Sed eĉ se oni ne degnas doni klarigon al kiu utilu tiom stranga faka tempomomento, ĉiukaze estas mizere eĉ ne fiksi la tutsimple fikseblajn ĝustajn ligilojn al ekzistantaj tekstoj. Mi aldonas ŝablonon ke temas pri artikola ĝermo, kreas la kategorion kaj fiksas la plej okulfrapajn ligilojn al ekzistantaj tekstoj, sed tamen la teksto restas tute ne klariga. Tre malbone. ThomasPusch (diskuto) 14:39, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Nun la plej grandaj misoj jam estas for. Sed necesus ke iu kompatu la temon kaj kreus artikolon pri Tera Tempo (Q2460513), kaj endus ankaŭ ĉi tie aldoni klarigojn... Por tio mia tempo nun ne sufiĉas... ThomasPusch (diskuto) 14:56, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]