Diskuto:Kaŝkanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kaŝkeanoj)

Mi ankoraŭ ne havas veran koncepton, kiel la antikva etno pli bone nomiĝu, ĉu kaŝkanoj, kaŝkeanoj, kaŝkaeanoj, keŝkanoj, keŝkeŝanoj, kaŝkeoj, kaŝkaoj, keŝkeoj aŭ keŝkeŝoj, ne nomante ĉiujn variaĵojn, konsiderante ke ilia lando egipte nomiĝis Kaška, Kaškeš aŭ Keškeš, k interŝanĝeble kun g, ŝ kun s ... Se la radiko vere indikas la landon, en Esperanto necesas afikso -an- por ano de la etno, sed la naciaj lingvoj, kiuj ĉiuj ne havas tian esperantlingvan afikson -an-, ŝajne ĉiuj fajfas pri diferenco kaj interŝanĝe miksas landon kaj landanojn. Sed mi nun volas enmeti bazan enkondukan tekston, kaj ĉiukaze ankoraŭ poste eblas adapti la nomon de la etno kaj de la artikolo. Ĉiukaze mi ne trovas ajnajn egiptologiajn fontojn en Esperanto, do ne povas aldoni referencojn - kaj mi supozas ke tiaj referencoj en Esperanto vere ne ekzistas, ne nur ke mi ne trovis ilin... Do mi komencas la tekston, kaj nun aspektas al mi, ke variaĵo kun finaĵo -anoj ĉiukaze ŝajnas la pli ĝusta alternativo, kaj mi neglektas la duan konsonanton "ŝ" ĉar ĉiuj latinliteraj lingvoj same faras. Tiam ankoraŭ restas radikaj vokaloj post la tria konsonanto, la meza "k": ĉu -a-, -e- aŭ eĉ -ae-? Plej saĝe oni tute neglektu la finajn vokalojn de la egipta nomo, ĉar baze por la skriba egipta lingvo ĉiukaze nur gravis la konsonantoj. Do restas radiko "-kaŝk-", kaj provizore estu "kaŝkanoj". ThomasPusch (diskuto) 22:11, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]