Diskuto:La bona lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj, mi legis la verkon de Klaŭdo kaj trovas ĝin certe interesa. Sed tamen ĝi postulas pensi per nia lingvo. Kaj tio ĉi estas ege malfacila pro la influo de gepatra lingvo. Krome mi asertas ke teorie li eble pravas sed en praktiko ordinara esperantisto ne estas tiel kreema kaj talenta. -- anonima redakto de IP-adreso 212.254.77.121, 2003-11-28

"La bona lingvo" de Lowenstein kaj Corsetti[redakti fonton]

Mi aldonis ligon al ilia retejo fine sub "Eksteraj Ligoj". Ja temas pri io sufiĉe malsama. Ĉu oni kreu disbranĉiĝon? (Prefere iu alia, mi ne jam faris tion.) --Lu 12:29, 18. Dec 2007 (UTC) - Eble ankaŭ sufiĉas la mencio en la unua alineo, kiun mi ĵus metis. --Lu 12:41, 18. Dec 2007 (UTC)

La titolo estas "La bona lingvo"[redakti fonton]

En la unua eldono (1989) sur la kovrilo, paĝo 1 kaj paĝo 3 estas "LA BONA LINGVO", sur paĝo 5 en subtitolo estas "La bona lingvo", kaj sur la dorso oni povas legi: "Pri la bona lingvo mi babilos kun vi".

En la dua eldono (1997) sur la kovrilo estas "LA BONA LINGVO", sed sur paĝoj 1, 3 (la titolpaĝo) kaj 4 estas "La bona lingvo", kaj simile en la subtitolo sur paĝo 5, kompreneble.

La tria eldono (2015) ŝajne havas "La bona lingvo" sur la kovrilo: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5574

La katalogoj de FEL kaj UEA havas "La bona lingvo". Eĉ la katalogo de la Brita Biblioteko havas "La bona lingvo": http://explore.bl.uk/BLVU1:LSCOP-ALL:BLL01014512840

Se Geoffrey Sutton skribis "La Bona Lingvo" en sia libro, kiu eĉ ne estas en Esperanto, tio laŭ mi ne estas grava argumento.

En Esperanto, simile kiel en la plej multaj lingvoj, oni ne aŭtomate majuskligas vortojn en titoloj. Se oni volas diskuti tiun ĝeneralan principon, oni venu al la diskuto ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Majuskloj_en_librotitoloj