Diskuto:Menonitismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Menonanismo)

La Ge-Robineau, la tervojaĝintaj kampulaj Esperantistoj el Loire-Atlantique. havis sperton inter komunomo de Menonitoj en Bolivio, kaj longe rakonntis pri ili. Mi ne scias ĉu la teksto ekzisras sur interreto, ke oni povu meti ligon al ĝi, ?!


Kial Menoanismo????


Menonito estis shanghita al Menonano (pro "Menno Simons")... mi min demandis kial la shangho al Menon-??? "Mennonite" estis originale "Mennist" en la nederlanda (kaj en la sud-germana dialekto parolata far de multaj svisdevenaj menonitoj en norda ameriko, la vorto estas ech hodiau "Mennischt") do kial "Menonanoj"? Se oni volas shanghi "Menonito" por uzi nur la nomon de familio, oni devus uzi "Meno-". Menon venas el homo kiu nomighus "Mennon". Ne estas "Mennon Simons". Do, Menonanismo estus anglisismo, au francisismo, tiel kiel "Menonito". Pro tio, devus esti "menoanoj" au "simonsanoj", au tutsimple mia preferata: "menonito". Ŝtĝoj 00:07, 13. Jan 2006 (UTC)

Mi malkonsentas. Ŝajnas al mi ke validas la regulo, ke oni prenu en tiaj kazoj la ablativan radikon en latina lingvo kiel la bazon de la Esperanta radiko. Tamen, ĉiuokaze, abomenindas la nuna situacio, kie la titolo de la artikolo uzas unu radikon kaj la teksto mem alian. --Haruo 03:08, 23 Maj. 2011 (UTC)

Menonanismo pli taŭgas[redakti fonton]

Ŝajnas, ke la titolo estas erarema. Se la adeptoj nomiĝas menonanoj, ĉu ilia religio ne devu esti Menonanismo? Oni devu korekti la titolon, mankas letero, ĉu ne? ---DidCORN la 16-an de januaro 2014, 19:30 (UTC)

Menoano pli konforma al titolo[redakti fonton]

Oni devu elekti, mi proponas anstataŭi Menonano-n per Menoano, por kohero de la artikolo. Kiu konsentas, aŭ ne? -- DidCORN la 17-a de januaro 2014, 9:15 (UTC)

Menonano ne estas vorto en Esperanto[redakti fonton]

Laŭ kaj PIV kaj ReVo, la nomo estas Menonitismo. Mi vidas nenie la vorton Menonanismo. Ĉu vi kreas neologismon por jam ekzistanta vorto?? -Yehadut (diskuto) 06:18, 24 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tio tute ĝustas. Laŭ kaj PIV kaj ReVo, la nomo kaj la artikola titolo estas Menonitismo kaj tiel restos, krom se oni revizios PIV-on en la venonta papera eldono. ThomasPusch (diskuto) 23:50, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Morta ligilo[redakti fonton]

La sekva ligilo ekde signife pli ol du jaroj estas morta. Ĝin necesis elpreni.