Diskuto:Samseksemulino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi bedaŭras ke RST forigis el la artikolo ĉiujn informojn pri la esprimo "lesbanino" kiu tamen estas vorto akceptita en PIV; informoj pri la historio de tiu vorto ne estas forigendaj pro tio ke "RST" opinias la sinonimon "samseksemulino" preferinda. Arno Lagrange @ 06:55, 19. Maj 2010 (UTC)

Ĉu ne eblas restarigi la versiojn kaj realinomi la paĝojn? Ĉu restas nur bedaŭri? Le Un I 07:00, 19. Maj 2010 (UTC)
Vikipediisto:RST faradas tiom da malbono, ke tio jam, laŭ mi, sufiĉas por forbaro. Li nur aldonas aŭ ŝanĝas ion (ĉefe lingvajn detalojn) laŭ sia persona gusto kaj forviŝas ĉion kio pruvas pri alia lingva tradicio. Estas tute en ordo aldoni la vorton "samseksemulino" aŭ "-amulino", sed estas nepardonebla vandalaĵo forviŝi ĉion alian. --Surfo 07:45, 19. Maj 2010 (UTC)
Jes mi nur bedaŭris, ĉar mi ne havis tempon pli detale studi ĉu la redakto de RST estas malbona aŭ ne- cetere malrapida aliro al la reto malhelpis min redakti laŭvole-. RST certe pravas ke "samseksemulino" estas preferinda al "lesbanino", tamen li/ŝi ne pravas forviŝi ĉion kio rilatas al tiu lasta vorto. Simple senkontrole restarigi antaŭan version konsistas al restarigo ankaŭ de fuŝe redaktitaj frazoj. Bona vikipedia laboro postulas iom pli da zorgo. AL @ 13:09, 19. Maj 2010 (UTC)
Vi pravas, kompreneble, sed iam estas pli bone simple restarigi antaŭvandalan staton, kiun oni pli facile korektos ola la postvandalan. Kaj la artikolo estas tiom malkohera kaj nekomprenebla, ke oni devas vere koni la aferon, por ĝin korekti – por tio mi ne estas ĝusta persono. Ankaŭ vi nur tuŝetis la tekston kaj ne vere komprenebligis ĝin. Kion signifas ekz. "imponiĝis «samseksemo» super «samseksemismo»"? Verŝajne "imponiĝis" estas ia francismo, sed mi ne komprenas ĝin. Kaj kio estas "amdeklaro en pli splicita senco"? Krome, la babilado pri vort-uzoj ŝajnas temi pri iu alia lingvo (kies vortojn oni simple anstataŭigis per similaspektaj esperantaj), ne pri efektiva uzo en Esperanto. Eble iam venos iu, kiu kapablos anstataŭigi ĉion ĉi per io pli sencohava. --Surfo 06:42, 20. Maj 2010 (UTC)

lesbo kaj lesboj[redakti fonton]

kiel la nomo de la greka insulo, tiel homoj komune referencas al la samseksemulinoj. Se vi akceptas, necesas apartigilo. Ja estas alidirektilon al lesba! sed ankoraŭ ne al lesbo.