Diskuto:Schwarz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne havu iluzion ...[redakti fonton]

Oni povus havi tiun liston sen ligiloj al neekzistaj biografioj, tiam oni en la esperanta vikipedio havus noton pri la nomoj, sen premi la fantastan iluzion ke iam ĉiuj biografioj estos esperantlingve verkitaj. Ke probable neniam ĉiuj biografioj estos, estas facile pravigebla - simple ne ĉiuj Ŝvarcoj en la esperantlingva literaturo kaj kulturo same gravas kiom Raymond aŭ Teodoro Schwartz. Same ankaŭ la vjetnama, svahila aŭ irana vikipedioj neniam havos ĉiujn el la nun ruĝe postulataj biografioj. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

De literoj A ĝis J mi trarigardis ĉiujn ruĝajn ligilojn, lasis la nomojn sen ligilo, se ili konatas en vikidatumoj kaj estas teksto pri ili en pli ol unu lingvo, kaj forprenis la aliajn. Se iu faras esperantlingvan tekston, aldono de la preta teksto al tiu listo kompreneble bonvenas! Tamen: jam tiu trarigardo kostas signifan tempon. Eble pli bonas ŝanĝi ĉiujn ruĝajn nomojn aŭtomate al grizaj, aŭ ankoraŭ pli simple al nigraj, kaj nur laŭ suspekto forstreki nomojn... ThomasPusch (diskuto) 17:38, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]