Saltu al enhavo

Talsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talsi
Panoramo de la historia urbocentro
Panoramo de la historia urbocentro
Panoramo de la historia urbocentro
urba komunumo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Kuronio
Municipo municipo Talsi
Urborajto ekde 1917
Poŝtkodo LV-3201
Telefonkodo (+371) 32
Kodo laŭ ISO LV-097
Demografio
Loĝantaro 8 712  (2023) [+]
Loĝdenso 1 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 15′ N, 22° 35′ O (mapo)57.24472222222222.588888888889 [+]
Areo 7,85 km² ( 785 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Talsi (Latvio)
Talsi (Latvio)
DEC
Situo de Talsi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talsi [+]
vdr

Talsi (latve, germane historie ankaŭ Talsen, livone Tālsa) estas urbo en la okcidento de Latvio, en la regiono Kuronio (latve Kurzeme). La urbo havas 12.931 loĝantojn kaj estas la centro de samnoma municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Talsi unuafoje dokumente menciiĝis dum la 13-a jarcento fare de la perforte kristanigaj kaj koloniigaj baltiaj krucmilitoj de la germanlingvaj kavaliraj Germana kaj Livonia Ordenoj. Tamen ĝis la 20-a jarcento la loko restis sen eksterregiona signifo. Dum tiuj jarcentoj la loko estis malgranda merkatejo en la germane regita Duklando Kuronio. La ĉefa enspezofonto estis minado kaj fandado de fero.

Dum la 19-a jarcento komenciĝis alfabetiga kampanjo kaj la unuaj rus- kaj germanlingvaj lernejoj malfermiĝis. Dum la jaro 1917 Tarsi ricevis urborajtojn. La urbo tiumomente havis proksimume 4000 loĝantojn, 12 procentoj el ili estis judoj. Ekzistis urbeta kultura vivo kun koncertoj kaj teatroprezentoj. Dum la Dua Mondmilito sub la okupado de Nazia Germanio la plej multaj lokaj judoj, kiel ĉie en nazie okupitaj partoj de Eŭropo, estis forportitaj kaj grandparte murditaj.

Dum la jaroj de sovetunia okupado oni unue penis pri ioma zorgado pri la medio kaj konstruis plurajn parkojn en la urbeto. Dum la jaro 1965 la Latva SSR decidis en la urbo konstrui fabrikon pri fandado de fero – tiu fabriko en kulminaj tempoj dungis 350 homojn kaj eksportis siajn produktojn en la tutan Sovetunion kaj eĉ ĝis Britio kaj Mongolio. La nova prospero permesis la konstruon de sovetuniaj kinejo, hotelo, administra centro kaj aŭtoparkejo.

Post la resendependiĝo de Latvio la urbo aparte profitas pro la refortiĝo de turismo en la regiono Kuronio.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]