Tamás Major

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás MAJOR [tamAŝ], hungare Major Tamás, Esperante Tomaso Major estis elstara hungara aktoro kaj reĝisoro.

Tamás Major naskiĝis la 26-an de januaro 1910 en Újpest. Li mortis la 13-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio

Tamás Major finis la aktoran akademion en 1930 kaj komencis sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li tuj simpatiis pri la laboristoj, ofte li deklamis aŭ prezentis ion al ili. Inter 1945-1962 li direktis la Nacian Teatron, kie baldaŭe li estis ĉefreĝisoro. Ekde 1946 li instruis en la ĉeflernejo. En 1982 li estis unu el la fondintoj de Teatro Katona József. Li estis ankaŭ parlamentano kaj havis postenon ankaŭ en la unusola partio. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1955, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Roloj (selekto)

Fontoj