Tamarikacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La planta familio tamarikacoj entenas ĉ. 100 speciojn el 4 genroj, kiuj kreskas en Azio, Eŭropo, Afriko, sed la centro estas apud la Mediteraneo kaj Mez-Azio. Ilia vivtereno estas la dezertoj, stepoj, sed multaj vivas eĉ sur salaj grundoj. Ili havas malgrandajn, skvamecajn foliojn, alterne starantajn. La folioj havas dikan kutiklon kaj ofte saloglandojn. Ili havas duseksajn 4-5-nombrajn florojn.

vidu ankaŭ