Tanaka Sadami
Aspekto
Tanaka Sadami ● 田中貞美 | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1907 |
Morto | 30-an de decembro 1992 |
Lingvoj | japana • Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto tradukisto ![]() |

libreto Kun la kadavro de l' edzino el 1954 de Tojofumi Ogura, tradukita de Sadami
TANAKA Sadami (japane 田中貞美, laŭ okcidenta vortordo Sadami Tanaka, n. en 1907, m. la 30-an de decembro 1992) estis japana esperantisto, poeto kaj tradukisto. Li estis ano de la Hajkista Klubo kaj de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Li publikigis originalajn hajkojn en pluraj kolektivaj volumoj kaj tradukis la filmscenaron Mil papergruoj (1959) pri la knabino Sasaki Sadako, viktimo de la atombombo sur Hiroŝimon, plus diversajn verkojn pri la ĵetado de atombombo sur la urbon.
![]() |
![]() la monumento pri Sadako Sasaki malfruvespere |