Taras Michal Bohun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Taras Michal Bohun (naskiĝis la 17-an de aprilo 1914 en Ukrainio – mortis la 10-an de septembro 1988 en Nová Paka, Ĉeĥio) estis ĉeĥa-ukraina esperantisto.

T.M. Bohun kun nepino Dagmar

Li laboris en la fabriko Tofa en Nová Paka, kie estis produktataj lignaj ludiloj. Kiam li estis 37-jara (ĉirkaŭ 1951), li partoprenis unujaran laborbrigadon en urania minejo Jáchymov kaj tie li konatiĝis kun Esperanto, kies ideo lin entuziasmigis.

Li havis filinojn Marie kaj Olga, filojn Evžen (Eŭgeno) kaj Jiří (Georgo), kun kiuj li komunikis nur esperantlingve, tial ankaŭ ili parolis bonege esperante. La filino Marie kiel 13-jara en 1956 preparis propran ekspozicion pri Esperanto en Nová Paka, pri kio raportis Heroldo de Esperanto, n-ro 1227, rubriko „Nia filmo“. Junulara informilo Fajrero, n-ro 1/1959, publikigis ŝian artikoleton pri Somera Esperanto-Tendaro. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la patro kaj liaj gefiloj instruis en SET Lančov.

T. M. Bohun sub aŭspicio de Kulturdomo en Nová Paka gvidis kursojn kaj Esperanto-rondon Regula, por kiu li abonis gazetojn Heroldo de Esperanto, El Popola Ĉinio kaj Dia Regno.

Por verkistino Leontina Mašínová, kiu verkis trivoluman romanon pri Komenio, li akiris pere de esperantistoj informojn pri la urbo Riga en la 17-a jarcento.

En 1969 (9-a ĝis 11-a de majo) li aranĝis en Nová Paka renkontiĝon de esperantistoj kaj skoltoj. Sed poste venis politikaj restriktoj en la tuta lando, kiujn la komunista reĝimo nomis „renormaligo“ kaj la esperantista agado en la urbo malrapide estingiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • informoj liveritaj de genepoj Dagmar kaj Stanislav
  • konservitaj leteroj kun aliaj esperantistoj
  • artikoloj en HdE, Fajrero kaj Starto