Saltu al enhavo

Taso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri rolulo en helena mitologio. Por ujo rigardu la paĝon Taso.
Taso
rolulo de helena mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
Patro Agenoro
Patrino Telefaso
vdr

Taso (helene Θάσος, latine Thassos) estas en la helena mitologio filo de cidona reĝo Agenoro kaj lia edzino Telefaso.

Liaj gefratoj estis:

Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropan, forvojaĝis kun siaj fratoj serĉi ŝin. Sed la serĉadon ĉiuj fratoj laŭgrade rezignis, loksidiĝis en foraj regionoj kaj tie fariĝis reĝoj.

Taso unue en Olimpio konsekris statuon al dioj, poste venis en insulon Tasoson, kaj iom post iom prisetlis ĝin. Malkovris tie orajn minojn, kiujn ekspluatis.

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]