Teatro Joakim Vujić

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Teatro "Joakim Vujić"(serbe: Театар Јоаким Вујић) de Kragujevac estas la plej malnova teatro en Serbio. La fondo de la Princa Serba Teatro de Joakim Vujić malfermis la vojon al konstanta teatra vivo, pliriĉigita per pluraj postaj amatoraj kaj profesiaj trupoj, kiuj, dum tuta jarcento kaj duono, daŭre varmigis la korojn de la loĝantoj de Kragujevac. La teatro "Joakim Vujić" estas fondita en 1835, kaj en ĝi komencis sian artistan karieron multaj konataj aktoroj.

En sia nova historio la Teatro surscenigis proksimume cent verkojn de jugoslaviaj kaj de alilandaj aŭtoroj, tiel akirante rimarkindajn artajn sukcesojn.

Kadre de tiu konata teatro, meze de aprilo 1999, ekvivis la scenejo Schelter, sur kiu aktivas kaj esploras precipe junaj kreantoj. Unu el la unuaj projektoj de tiu scenejo estas la prezentaĵo Malfermilo kun Saša Pilipović laŭ la teksto de la franca verkisto Victor Lanoux.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]