Saltu al enhavo

Tejŝebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tejŝebo
diaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
vdr
Tejŝebo. Museo de la Fortikaĵo Erebuno: Erevano, Armenio

Tejŝebo (ankaŭ konata kiel Tejspo) de Kumenu estis urarta veterdio, ĉefdio rimarkinda pro ŝtormoj kaj tondroj. Kelkfoje li ankaŭ estis militdio. Li estis parto de triopo kun Ĥaldo kaj Ŝivino.

La antikvaj urartaj urboj Tejsebo kaj Tejŝebano estis nomataj laŭ li. Li estis la analoga dio de la asirianoj Hadado, kaj Teŝubo, dio de la hurianoj. Lia edzino estis la diino Huba, kiu por la hurianoj estis Hebat.