Tekom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tekom (komunumo))
Tekom
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97768
Kodo laŭ INEGI 31 081
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 933
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 30′ N, 88° 23′ U (mapo)20.5-88.383333333333Koordinatoj: 20° 30′ N, 88° 23′ U (mapo) [+]
Alto 27 m
Areo 201,8 km² (20 180 ha)
Horzono UTC -6
Tekom (Jukatanio)
Tekom (Jukatanio)
DEC
Tekom
Tekom
Situo de Tekom
Tekom (Meksiko)
Tekom (Meksiko)
DEC
Tekom
Tekom
Situo de Tekom

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tekom Municipality [+]
vdr

Tekom estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tekom. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31081.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2933 loĝantojn. El tiuj estis 1494 viroj kaj 1439 virinoj. La komunumo havas surfacon de 201,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 27 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 82,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,7 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1671 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1234 scipovis legi kaj skribi kaj 435 personoj estis analfabetoj. Do 26,03% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2660 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2280 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 85,7% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]