Teksasa komunkarta pokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Teksasa Tenpokero

Je 2006, la plej populara komunkarta pokerludo estas teksasa komunkarta pokero (angle: Texas hold 'em, aŭ simple hold 'em, signifas "tenu ilin"). En Usono, ĝi estas la plej populara pokervariado en kazinoj. Kiel turniro, ĝia formo kun senlimigita vetado estas la ĉefa evento de la Mondserio Pokera (mallonge WSOP), spektebla internacie en televidkanalo ESPN, agnoskita ĝenerale kiel la mondĉampioneco de pokero.

Disdono[redakti | redakti fonton]

La disdonanto estas ludanto, kiu disdonas kaj la poŝkartojn kaj la komunajn kartojn. Li kutime havas apartan ĵetonon kun la teksto disdonanto (angle dealer). Post ĉiu raŭndo, la disdonanto viciĝas de la ludanto maldekstre de si.

Poŝkartoj[redakti | redakti fonton]

La disdonanto disdonas al ĉiu ludanto (ankaŭ al si mem) po du kartojn, la poŝkartojn (angle hole cards), vidotajn de la ceteraj ludantoj nur kaze de parado.

Komunaj Kartoj[redakti | redakti fonton]

Post la disdono de la poŝkartoj aperas tri kartoj komunaj al ĉiuj ludantoj, nomata la falo (angle flop). Poste, aperas kvara komuna karto, la turno aŭ 'kvara strato'. Poste, aperas kvina komuna karto, nomata la rivero aŭ kvina strato (kun vetrondo). La raŭndo finiĝas per la parado. Okazas vetrondoj inter la poŝkartoj, la falo, la turno, la rivero kaj la parado.

Parado[redakti | redakti fonton]

Se ludanto vetas kaj la ceteraj ludantoj cedas, li gajnas la vetaron, sen devi montri siajn poŝkartojn. Se pli ol unu ludanto restas post la fina vetrondo, okazas parado. Ĉiu ludanto montras siajn poŝkartojn, dekstrume ekde post la disdonanto. Montrante siajn kartojn, ĉiu ludanto permutas la plej bonan 5-kartan manon el siaj du poŝkartoj kaj la kvin komunaj kartoj sur la tablo. Ludantoj dividas la vetaron, se ili havas same valoran (kaj venkantan) manon. Ludanto rajtas ne montri siajn poŝkartojn. Li tiam uzas nur la komunajn kartojn, kaj do "tenas la tabulon". La teorie plej bona mano farebla el la komunaj kartoj estas la nuksoj (angle nuts). Ekzemple, la nukso-mano ĉe la komunaj kartoj 2 3 7 8 Q estas reĝina triopo, se ne pli ol du kartoj estas samemblemaj. Ludanto kun du reĝinoj kiel poŝkartoj do "tenas la nuksojn", t. e. li scias, ke li gajnos.

Kiam du manoj estas similvaloraj, ekzemple se la komunaj kartoj estas 2 3 7 8 Q kaj du ludantoj havas unu reĝinon (sed neniu alian pariĝantan karton), decidas la dua poŝkarto. Se unu ludanto havas reĝon kaj la alia ludanto havas ason, gajnas la ludanto kun la aso. Oni nomas la decidan nepariĝan karton angle kicker.

Vetoj[redakti | redakti fonton]

Vetrondon komencas la ludanto maldekstre de la disdonanto. Ĝi daŭriĝas dekstrumen kaj finiĝas per la disdonanto, se neniu veto okazis. (La disdonanto tial havas certan strategian avantaĝon, kiun oni nomas pozicio (angle position): se li decidas veti post kiam neniu alia vetis, probable ĉiuj aliaj ludantoj cedos lian veton.) Se okazas plialtigo, la vetrondon finas la ludanto, kiu laste decidas ĉu sekvi aŭ cedi la veton, do la ludanto dekstre de la plialtiganto.

La unua vetrondo komenciĝas per la ludanto maldekstre de la granda blindveto, kaj ĝi finiĝas per la ludanto kun la granda blindveto, se neniu plialtigas la veton.

Blindvetoj kaj Anteoj[redakti | redakti fonton]

La unua vetrondo komenciĝas per du devigaj vetoj: la du ludantoj maldekstre de la disdonanto devas veti la duonan respektive la plenan vetan minimumon. Ĉar tiuj vetoj okazas devige, oni nomas ilin "blindaj" (angle blinds), specife la "malgranda blindveto" kaj la "granda blindveto" (angle small blind kaj big blind).

Foje estas devigaj anteoj de ĉiuj ludantoj, ĝenerale okono de la veta minimumo.

Minimumo kaj Maksimumo[redakti | redakti fonton]

Veto ne rajtas malsuperi fiksitan minimumon. La kvanto de la minimuma veto povas aŭtomate altiĝi post fiksita tempa intervalo aŭ post fiksita kvanto da raŭndoj.

En kazina ludado, veto ne rajtas superi fiksitan maksimumon. En la unuaj du vetrondoj, la vetlimo estas la malgranda veto (egala al la minimumo), kaj en la tria kaj kvara vetrondoj, la limo estas la granda veto, kutime duoble pli granda ol la malgranda.

En ludo de senlimigitaj vetoj, ne estas veta maksimumo. Tiam ludanto povas veti ĉiom da siaj ĉetablaj ĵetonoj iam ajn.

Plialtigi kaj Sekvi la Veton[redakti | redakti fonton]

Kiam la vetrondo venas al ludanto, li devas decidi ĉu

  • veti: (angle bet) riski ĉetablajn ĵetonojn metante ilin sur la tablon.
    • plialtigi la veton: (angle raise) esti la unua vetanto en vetrondo (en la unua vetrondo, tiu veto okazas devige).
    • sekvi la veton: (angle call) respondi al plialtigo de veto, vetante la saman kvanton da ĵetonoj kiel la plialtiganto. Se ludanto ne havas sufiĉe da ĵetonoj por plene sekvi veton, oni kreas krom-vetaron (angle side pot) por la troaj ĵetonoj, dividotan inter ĉiuj ludantoj, kiuj plene povas sekvi la veton.
    • re-plialtigi la veton: (angle re-raise) sekvi la veton kaj aldone plialtigi la veton.
    • ĉiom veti: (angle all in) veti ĉiom da siaj ĵetonoj.
  • pasivi: (angle check) ne plialtigi la veton por atendi la venontajn komunajn kartojn respektive la poŝkartojn de la alia(j) kunludanto(j) dum parado.
  • cedi: (angle fold) ne sekvi la veton, perdante siajn vetojn kaj siajn poŝkartojn.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Tabulo
4♣ R♠ 4♥ 8♠ 7♠
Jouko
5♦ 6♦
Bertilo
A♣ 4♦
Renato
A♠ 9♠
Ivo
R♥ R♦

Ĉiu ludanto faras sian plej bonan manon uzante 5 el la 7 kartoj haveblaj al si:

Jouko 8♠ 7♠ 6♦ 5♦ 4♥ Linio, altas 8
Bertilo 4♣ 4♥ 4♦ A♣ R♠ Triopo (4-oj), A kaj R subtenantoj
Renato A♠ R♠ 9♠ 8♠ 7♠ Koloro, altas A
Ivo R♠ R♥ R♦ 4♣ 4♥ Plenmano

Tiuokaze, Ivo venkus kun plenmano.

Populareco de Teksasa Pokero kiel spektaĵo[redakti | redakti fonton]

Teksasa komunkarta pokero unue populariĝis en Britujo en 1999 per programo Late Night Poker (Pokero Malfrunokta). En 2003, teksasa komunkarta pokero furore populariĝis kiel spektaĵo en Usono, pro kelkaj faktoroj, interalie, la ekuzo de filmaparatetoj kiuj ebligas ke spektantaro vidu la kaŝitajn poŝkartojn. La elsendo de Mondserio Pokera en ESPN tiujare montris la triumfo de amatora interreta Chris Moneymaker (kies familinomo signifas "mon-gajnanto"). Moneymaker kvalifikis per interreta konkurso. Ties granda venko en WSOP famigis la ideon ke iu ajn—eĉ la plej freŝa novulo—povas fariĝi mondĉampiono. En 2004, la nombro de aliĝantoj triobliĝis. La triumfo de advokato Greg Raymer, kaŭzis eĉ pli grandan furoron, kaj 5,600 aliĝantoj—nekredebla nombro—partoprenis en 2005. La gajnanto Joseph Hachem estis duon-profesiulo de Aŭstralio. La duaranga ludanto, Steve Dannenman, amatoro de Usona ŝtato Marilando, rimarkis ke si estas "la kvara aŭ kvina plej bona ludanto" en konkursoj kontraŭ amikoj.

En 2003 aperis tri novaj serioj, Monda Rondo de Pokero (mallonge WPT) kaj Celebrity Poker Showdown (Famula Poker-Konkurso). En famula pokero, ludantoj estas invititaj por ludi kaj ĉiu celas gajni monon por ties elektita karitato.

Ĉiuj ĉi restas ĉi tiam (2005) tre popularaj kun grandaj fidelaj spektantaroj.