Telefonisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Telefonisto estas nuntempe jam apenaŭ ekzistanta profesio, plenumita precipe de virinoj.

Telefonistoj dum laborado
Telefonista mentona telefoneto, uzante ĝin ambaŭ manoj estas liberaj, tamen ili povas komunikadi

Ili permane interligis la vokantojn kun la petitaj abonuloj en la neaŭtomataj telefoncentraloj. Ĉe la komencaj tempoj ili laboris starantaj, poste sidantaj.

La laboro[redakti | redakti fonton]

La telefonisto ekrigardas (ekzemple lampeto eklumas) [dumnokte ankaŭ ekaŭdas] telefonadan intencon de la vokantoj. La telefonisto interligiĝas al la vokanto kaj demandas la petitan telefonnumeron. Se tio troviĝas loke, la telefonisto tuj faras la interligon. Okaze de longdistanca voko, la telefonisto notas la datojn sur bileton. Fine la telefonisto diras: "mi notis, bonvolu atendi" kaj malligas la kontakton. Poste la telefonisto aŭ iu alia kontaktiĝas kun la petita centralo kaj transdonas la datojn. La fora telefonisto kontaktiĝas kun la petita abonulo kaj diras: "vi havas londistancan vokon, bonvolu atendi". Okaze de okupiteco la telefonisto rajtas disligi la paroladon. La telefonisto revokas la unuan telefoniston, kiu faras preta la longdistancan vokon. La telefonisto diras: "mi donas la petitan abonulon, bonvolu paroli" kaj tuj komencas mezuri la paroltempon. Fine de la parolado la telefoncentralo denove signas. La telefonisto enligiĝas kaj demandas: Ĉu finiĝis?. Se neniu respondas, notas rezulton de paroltempo sur la bilaton kaj disligas la kontakton. Okaze de loka voko ĝenerale oni ne mezuris la paroltempon.

Se loka lineo signas, la salutvorto estas "centralo", en alia kazo: la loknomo.