Saltu al enhavo

Telemaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telemaĥo
rolulo de helena mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Verko Odiseado
Madness of Odysseus
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Cassiphone
Patro Odiseo
Patrino Penelopo
Edzo/Edzino Polycaste • Circo • Naŭsikaa • Cassiphone
Infanoj Persepolis • Ptoliporthus • Poliporthes • Latino
v • d • r

Telemaĥo[1] (greke: Τηλέμαχος) estas en malnovgreka mito la filo de Odiseo kaj Penelopo.

Vivo laŭ la mito

[redakti | redakti fonton]

Kiam foriris lia patro Odiseo al la troja milito, Telemaĥo estis ankoraŭ infano. Plenkreskulo, li ricevis konsilon de Atena, kiu dum lia juneco estis lia helpanto, serĉi informojn pri lia patro ĉe Nestoro en Piloso kaj Menelao en Sparto. En Sparto li eksciis ke lia patro daŭre vivas. Rehejmenirinte li renkontis ĉe la porkinisto Eŭmeo sian patron alformigitan al almozulo far de Atena. Lia patro konigis sin kaj post tio Telemaĥo helpis lin mortigi la svatiĝantojn de Penelopo.

Poste la rakontoj malsamas. Unu versio rakontas, ke post la morto de Odiseo, li estas prirabita de lia duonfrato Telegono kaj kondukita al Aiaia, kie Circo edziniĝis al li kaj donacis al li nemorteblecon.

Fénelon verkis eposon pri li.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto Telemaĥo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1092.