Telersekiga ŝranko
Telersekiga ŝranko (finne astiankuivauskaappi) estas ŝranko por sekigo kaj konservo de teleroj, glasoj, kruĉoj kaj ĉerpokuleroj. En telersekiga ŝranko estas metalaj retoj - sube ne estas breto, tiel ke la gutoj povas fali suben, kie kutime estas kuireja lavujo. Oni metas malsekajn telerojn, glasojn kaj kruĉojn sur la retoj, por ke la teleroj sekiĝu, ke akvo elfluos el la teleroj. Do ĝi faciligas kaj rapidigas laboron en kuirejo. Telersekiga ŝranko estas speciale en Finnlando populara meblo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Modernan telersekigan ŝrankon inventis finna virino Maiju Gebhard. En Svedio ŝi vidis sur tabloj telersekigaj retoj, el kiuj oni alportis pladojn al ŝrankoj, sed ŝi pensis, ke oni povas meti tiajn retojn en ŝrankon, por ke oni ne bezonu porti la telerojn el reto al telera ŝranko. Ŝi evoluigis la ŝrankon en 1944–1945 kaj en sama kaj sekvantaj jardekoj forte kontribuis uzon de ŝranko. Nun en Finnlando en preskaŭ ĉiuj kuirejoj estas telersekiga ŝranko kaj oni preskaŭ neniam sekigas telerojn, glasojn, kruĉojn kaj ĉerpokulerojn per tuko kaj ne eĉ ekzistas aliaj ŝrankoj por la pladoj – kiam la teleroj kaj aliaj pladoj estas tie, ili tipe estos tie ĝis la sekva uzo. Telersekiga ŝranko estas uzata ankaŭ en Italio kaj Svedio, kaj jam en la 1950-aj jaroj ankaŭ tre disvastiĝis al Sovetunio, aparte al Baltio, kaj de tie al la aliaj ŝtato de la Varsovia Pakto. La grandeco de telersekigaj ŝrankoj kaj iliaj enhavitaj pladretoj estis normigitaj en 1982. Osmo Soininvaara rekomendas ke sekiga kabineto estu igita deviga por finnaj etaĝkonstruistoj.[Kiam? Eksteraj referencoj? Kaj ĉu tiu rekomendo esencas?]