Junto (hidraŭliko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teleskopa junto)

Junto en senco de hidraŭla meĥanismo estas tiu loko en konstrukto (homfarita strukturo), kie kontaktas ĉu rekte, ĉu pere de speciala elemento aŭ substanco, du konsistigaj peco (partoj) de la konstrukto tiel, ke la per junto kunigitaj pecoj (partoj) efikas same kiel la pecoj (partoj) mem. Diference de nura mekanika kunigo, junto devas plenumi postulon de funkcikapablo de la konstrukto. Specon de junto determinas 1. metio, al kiu pretigo de la konstrukto apartenas, 2. teknologia procedo, resp. maniero de mekanika kunigo.

Tipoj de juntoj[redakti | redakti fonton]

  • Artika junto - Parto de tubkondukilo ebliganta reciprokan angulan turniĝon de du partoj de tubo en ebeno aŭ en spaco.
  • Flanĝa tubjunto - Tubjunto, ĉe kiu por kunigo oni uzas flanĝojn fiksitajn ĉe la tubekstremoj, ekz. per veldado, per surŝraŭbado, tuboborderado k.s.
  • Ŝraŭbuma tubjunto - Tubjunto, ĉe kiu por kunigi estas uzita ŝraŭbumo.
  • Teleskopa junto - Parto de tubkondukilo ebliganta reciprokan laŭaksan ŝoviĝon aŭ turniĝon de du partoj de tubo.