Teletransportilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Transportilo estas fikcia maŝino uzata en la universo de Star Trek. Transportiloj konvertas personon aŭ objekton al energio (procezo nomita dematerialigo), kiu estas "fiksita" (transportita) al celo, kie ĝi estas konvertita en materion (rematerialigo). La termino "transportila akcidento" estas fikcia termino por kiam persono aŭ objekto ne rekonstruiĝas ĝuste.

La originala plano de la kreinto de Star Trek, Gene Roddenberry, ne inkludis transportilojn, sed surplanedigi la stelŝipon mem. Tamen, ĉi tio postulus nepraktikigeblajn kaj neatingeblajn arojn kaj modelajn filmadojn, same kiel epizodajn prokrastojn dum la surplanedigo, ekflugo, ktp. La helpveturilo estis la sekva ideo, sed kiam filmado komenciĝis, la modelo ne estis preta. Transportiloj estis elpensitaj kiel malpli multekosta alternativo.[1] La speciala efiko de transportilo en klasika televidserio, antaŭ ol esti farita uzante komputilon, estis kreita renversante malrapidan kameraon kaj fotante iujn retroiluminajn brilajn grajnojn de aluminio-pulvoro kiuj estis faligitaj inter la fotilo kaj nigra fono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Star Trek: The Next Generation 365 by Paula M. Block, Terry J. Erdmann