Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Interlaken

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Kantono Berno Svisujo estas ekde 1912 teatraĵo pri Vilhelmo Tell, germane Wilhelm Tell, laŭ la verko de Schiller. Vilhelmo Tell estas la nacia heroo de Svislando ekde dramo de fama germana Friedrich Schiller. - La teatraĵo estas liberaera (aŭ subĉiela) teatro kun spektoterasoj.

Loko[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo okazas en Interlaken, Svisio, atingebla el BLS-fervoja stacidomo Interlaken West (Interlaken-okcidento) kaj el busa haltejo linio 5 ĝis "Restoracio Suno" kaj ekde la busa haltejo 150 m piede.

Teatro[redakti | redakti fonton]

La ekstera teatro de amatoroj estas tre fama: oni vidas kamparanojn kun bovinoj kaj mezepokajn rajdantojn. La teatro havas ĉirkaŭ 21 surscenejojn por turistoj de 23a de junio ĝis 2a de septembro 2011. La gravaj ludistoj ludas helpe de mikrofonoj.

Ludestrino[redakti | redakti fonton]

Monika Wild estis ekde 2001-2007 ludestrino kaj ankaŭ por la jaro 2011.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La komponisto de la muziko estas Dany Nussbaumer. Li kreas ofte teatran muzikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En Altdorf, kantono Urio, estas ankaŭ teatra societo: Tell ludoj-Altdorf, Svisujo, (Tell ludoj-Altdorf).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.