Temna lingvo
La temna lingvo estas la lingvo de la Temnoj kaj estas atlantika lingvo, kiun en Siera-Leono parolas pli ol unu milionoj da homoj kiel denaska lingvo, tio estas 30% de la loĝantaro.
Kiel interlingvo ĝi servas al kromaj 250.000 homoj. La temna estas unu el la kvar oficialaj lingvoj parolataj en Siera-Leono. Ĝi estas parenca al la Bagaj lingvoj parolataj en Gvineo.
Literaturo
- Bai-Sharka, Abou (1986) Temne names and proverbs (Stories and songs from Sierra Leone vol. 19). Freetown: People\u2019s Educational Association of Sierra Leone.
- Turay, Abdul Karim (1989) Temne stories. Köln: Rüdiger Köppe Verlag.
- Wilson, W.A.A. (1961) An outline of the Temne language. London: University of London / SOAS.
- Yillah, M. Sorie (1992) Temne phonology and morphology [Unpublished thesis. New York: City University of New York]. Ann Arbor: UMI.
Eksteraj ligiloj
- Pri Temna lingvo en Ethnologue (angle)