Preĝejo de Hejmenveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Templo de Hejmenveno)
Kalvinana preĝejo Templo de Hejmenveno
Kalvinana preĝejo "Templo de Hejmenveno"
Kalvinana preĝejo "Templo de Hejmenveno"
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Bauhaus
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1000
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo de Hejmenveno estas kalvinana preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1938 Budapeŝto donacis parcelon al la kalvinanoj, kiuj kolektis monojn. En la sekva jaro komenciĝis la konstruado kaj en 1940 okazis la konsekro. La nomo memorigas pri hejmenveno de teritorioj laŭ ambaŭ Vienaj Arbitracioj. En 1949 oni forigis la hungaran surskribon Hazatérés temploma, sed en 1999 oni remetis ĝin. En 2000 tie oni aranĝis Mondan Renkontiĝon de Hungaraj Kalvinanoj. En 2013 ĉe la enirejo oni metis buston de Miklós Horthy.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ Placo Szabadság (Budapeŝto) laŭ la trotuaro. Ĝi aspektas plene sesetaĝa loĝdomo, ja ĝi estas parte ankaŭ loĝdomo. Ŝtuparo kuras al la granda malferme enirejo. Maldekstere situas kapelo pri Miklós Horthy. Kontraŭ la enirejo en la ĉambrego troviĝas la predikejo, la plej supre la orgeno. La ĉambrego havas duetaĝan galerion. En la kelo troviĝas granda teatrejo. Sur la etaĝoj krom la loĝdomoj funkcias ankaŭ ĉambroj por la kirka funkcio. Ĉie en la kirko kun la apartenaĵoj estas riĉaj hungarecaj ornamaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.