Terereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La terereo (aŭ malvarma mateo; de la gvarania lingvo tereré) estas refreŝiga trinkaĵo konsumata en Paragvajo, en la nordoriento de Argentino kaj en Brazilo. Ĝi konsistas el miksaĵo de malvarma akvo kun ilekso (hispane yerba mate, portugale erva-mate). Krom ĉi tiuj ingrediencoj, oni povas almeti aliajn herbojn, ekzemple: mento, pipromento aŭ regionaj herboj. Malvarma mateo estas uzata por mildigi senton de varmo, kiam la temperaturo estas tro alta.

Trinkado de malvarma mateo estas grupa okazaĵo, ĝi estas sinonimo de amikeco. Ĝi kunvenigas amikojn, familianojn, parojn, k.t.p.

Viro trinkas terereon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]