Geomagnetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Termagneta kampo)

Sub la termino geomagnetiko oni komprenas tiujn procedojn de la geofiziko (precipe de la aplikata geofiziko), kiuj okupiĝas pri la natura tera magnetkampo aŭ la efiko sur ĝi de artefaritaj (teknike produktitaj) magnetaj kampoj.

La geomagnetiko apartenas - simile kiel la gravitomezurado aŭ partoj de la fizika geodezio - al la potencialprocedoj kaj estas universale kaj kostofavore uzebla. Por multaj aplikoj oni povas fari ĝin eĉ el aviadiloj (aeromagnetiko). Sed la interpretado de la mezuradoj povas, kiel je aliaj kampoj, esti plursenca.

La tera magnetkampo induktas al ĉiuj materialoj magnetajn ecojn (indukta magnetigo). Sed la influo povas varii je multaj grandecoŝtupoj, ĉar la susceptebleco ege dependas de la materialo (diversaj petroj, ercoj; metalojkeramiko en deponejo ktp.). Per la induktado en la tera magnetkampo tiuj korpoj mem fariĝas magnetoj. Ilia magnetkampo interferas kun tiu de la Tero kiel perturba kampo, kiu generas "anomaliojn" en la normala kampo.