Tetney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetney
vilaĝo • civila paroĥo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 29′ N, 0° 1′ U (mapo)53.489-0.019000000000005Koordinatoj: 53° 29′ N, 0° 1′ U (mapo) [+]
Tetney (Britio)
Tetney (Britio)
DEC
Tetney
Tetney
Situo de Tetney

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tetney [+]
vdr

Tetney estas vilaĝo en la angla provinco Lincolnshire.

Loĝantaro 1600.

Ĝi situas 10 kilometrojn for de la urboj Grimsby kaj Cleethorpes.

La regiono estas ĉefe agrikultura sed la plej multe da homoj laboras en la urbo Grimsby aŭ en la industrioj apud la rivero Humber.

En la vilaĝo troviĝas elementa lernejo, trinkejo, butiko, komuna halo, sportkampo por futbalo kaj kriketo kaj golfejo.

La preĝejo de S-taj Petro kaj Paŭlo estas malnova kaj troviĝas indikaĵoj ke preĝejo ekzistis antaŭ la alveno de danoj en 870 - ŝajne ili forbrulis la preĝejon. Troviĝas alia preĝejo de la metodista konfesio. La metodistoj estis tre fortaj en la regiono kaj ili konstruis la unuan lernejon en la vilaĝo en la 19-a jarcento.

Ĉe la orienta rando de la vilago troviĝas Tetney Tank Farm - granda rezervujo por petrolo. Nuntempe la petrolŝipoj estas tro grandaj por atingi la rafinejojn ĉe la rivero Humber do la ŝipoj haltis en la enirejo de la rivero kaj pumpis la krudan petrolon tra submara petrolodukto al Tetney Tank Farm. Oni poste pumpis al la rafinejo per subtera petrolodukto.

Ĉe la norda rando de la vilago troviĝas la loko de unu el la plej gravaj radiostacioj konstruitaj de la entrepreno Marconi - Tetney Beam Station. Ĝi konstruigis en 1926 kaj oni malmuntis ĝin en 1939. Nuntempe nur restas la fondaĵojn de la ses turoj kaj kelkaj industriaj konstruaĵoj. Oni uzis la stacion por sendi telegramojn al Aŭstralio kaj Hindio.

Sudoriente de la preĝejo troviĝas naturrezervejo Tetney Blow Wells – kvar grandaj akvoputoj. Ili kreiĝis pro artezaj akvofontoj kie la le akvo sub premo escapis tra krevoj en la argilo por atingi la surfacon. Inter 1948 kaj 1961 oni uzis la lokon por kreskigi akvokreson kaj oni povas vidi la restaĵojn de betonaj kanaletoj inter la fragmitoj kaj aliaj plantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]