Tetriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetris dum ludado

Tetriso estas puzlo inventita de Aleksej Paĵitnov en 1985, kiam li laboris en la Akademio de Sciencoj en Moskvo, Rusio. Paĵitnov indikis pentominon kiel la inspiran fonton de la ludo.

Ĝia nomo venis el la greka nombra prefikso "tetra-", kiu signifas kvar, ĉar ĉiuj eroj havas kvar segmentojn. La ludon (aŭ ties multaj variantoj) eblas ludi sur ajna ludkonzolo kaj komputila operaciumo, kaj krome sur la aparatoj kiel grafika kalkulilo, poŝtelefono kaj polmokomputilo.

Tetris plurfoje aperas en la listo de la plej popularaj videoludoj en la tuta historio. Oni kredas, ke Tetris" estis la plej bone vendata ludo inter ĉiuj konataj ludoj, ĉar ĝin eblas ludi sur preskaŭ ajna moderna komputilo kaj ludkonsolo. La ludo (aŭ iu el ĝia multaj variaĵoj) estas disponebla por preskaŭ ĉiu videoludoj kaj komputilaj operaciaj sistemoj, kaj ankaŭ por aparatoj kiel grafikaj kalkuliloj, poŝtelefonoj, iPod-oj, kaj PDA-oj. Tetris iĝis populara kiam Nintendo eldonis Tetris por sia Game Boy Sistemo. Tetris ofte aperas en listo de la pliamuzaj ludoj de ĉiuj tempoj.

La ludo

Tetrominojtetradoj, figuroj, ĉiu el kiuj konsistas el 4 brikoj, falas en la puton kaj la ludanto devas turni kaj movi ilin cele krei plenan horizontalan linion el brikoj, sen truoj. Kiam oni kreas la linion, ĝi malaperas, kaj la brikoj supre (se ili ekzistas), falas suben.

La sep eblaj figuroj en tetriso estas nomataj I, T, O, L, J, S, kaj Z. Ili ĉiuj kapablas samtempe kompletigi unu aŭ du liniojn, I, L, kaj J povas kompletigi 3 liniojn kaj nur I havas eblecon por kompletigi samtempe 4 liniojn. Tiu kvarlinia kompletigo nomiĝas "tetris".

Sep eblaj Tetris-figuroj, I, J, L, O, S, T, Z.

Eksteraj ligiloj

Clon Tetris