Teveto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:19, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Teveto estas monato de la hebrea kalendaro. La unuaj du aŭ tri tagoj estas la fino de Ĥanuka. Je la 10-a okazas fasto memore al la komenco de la sieĝo de Jerusalemo fare de Nebukadnecaro en -588. Nuntempe la 10-a de teveto estas ofte uzata kiel memortago por mortintoj dum la Holokaŭsto, kiam oni ne scias la veran daton de morto.