The Amazing World of Gumball

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

The Amazing World of Gumball (esperante: La Mirinda Mondo de Gumball, ankaŭ konata kiel Gumball) estas brita-usona porinfana animaciita televida serio kreita de Ben Bocquelet por Cartoon Network. Produktorita precipe de Cartoon Network Development Studio Europe, ĝi unuafoje aperis je la 3-a de majo, 2011. La serio temas pri la vivo de Gumball Watterson, 12-jaraĝa kato kiu ĉeestas la mezlernejon en la fikcia urbo Elmore. Kun lia adoptita frato Darwin, kiu estas or-fiŝo, li ofte trovas sin engaĝita en diversaj strangaj okazoj ĉirkaŭ la urbo, dum kiam li interagas kun siaj aliaj familianoj — fratino Anais kaj gepatroj Nicole kaj Richard — kaj vasta aro da aliaj roluloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]