The Mentalist

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Mentalist estas usona policista (prikrima) televida serio, kiu ekis la 23-an de septembro de 2008, ĉe la usona televida entrepreno CBS.

Temo

The Mentalist (La mentalisto) estas Patrick Jane, kiu pli frue vivtenis sin per psiĥaj trompoj de bonintencaj personoj. Tiam li ludis mediumon, kiu kapablas paroli kun la spiritoj kaj legi pensojn de personoj. Li mem ne estas konvinkita, ke li havas mistikajn fortojn, sed tio ne ĝenis lin ĉe surmerkatigo de tiu aserto. Li kelkfoje helpis la policon, malkaŝi krimagojn. Kiam Jane per tio fieris ĉe televida elsendo kaj li anoncis sian gravan kontribuon je trovo de la seria murdisto „Red John”, tiu koleriĝis je Jane. Mallonge post tio, la murdisto murdis ankaŭ filinon kaj edzinon de Jane.

La temo de la televida serio komenciĝas kelkajn jarojn post tiu evento. Jane estis dumtempe en fermita psikiatrejo, poste kiel konsilisto de la California Bureau of Investigation (CBI) [si:bi:a:j] (Kalifornia Esplorservo). Li helpas la agentinon Teresa Lisbon kaj ŝian teamon ĉe klarigo, solvo de murdoj kaj esperas samtempe trovi spurojn de „Red John”. Li laboras per netradiciaj metodoj (observado, psikaj trikoj per homkono) la enigmoplenajn aferojn. Li ofte uzas eĉ sian kapablon je hipnotizado.

Seriaj figuroj

Ĉefaj figuroj

Patrick Jane

La ĉefrolanto de la serio. Post murdo de la familianoj, li finis sian karieron kiel mentalisto. Pro liaj elstaraj observaj kaj homkonaj kapabloj dungis lin la California Bureau of Investigation (CBI) kiel konsiliston. Kvankam li estas kelkfoje ekscentra, sed tre atentema kaj fidebla. Tio helpas lin solvi murdaferojn, en kiuj agas CBI. Al karaktero de Jane apartenas ankaŭ la loza traktado de antaŭskriboj por la policejaj oficistoj kaj la ŝato trapasi ilin.

Teresa Lisbon

Ĉefino de la policista teamo. Ŝi estimas Jane kaj akceptas liajn konsilojn, sed ofte ĉagreniĝas pro lia konduto. Ŝia patrino mortis dum akcidento (ebria stirado), tiel Lisbon devis zorgi pri sai frato kaj la ebriema patro.

Kimball Cho

Li havas sekan humuron kaj estas amiko de Rigsby. Cho ofte estas la sola, kiu travidas trikojn de Jane, staras kun siaj pensoj sur firma grundo. Antaŭ ol li alvenis CBI, li servis en la armeo. Dum sia junaĝo, li estis en junula krimbando, pro tio li estis en junula prizono.

Wayne Rigsby

En li evoluiĝas fortaj amsentoj al Van Pelt, li estas bona amiko de Jane, havas bonan kontakton al Cho.

Grace Van Pelt

Van Pelt estas la plej nova membro de la teamo. Ŝi havas profundan kredon je religio kaj paranormalaj fenomenoj. En la dua seria parto, ŝi havas kaŝitan amrilaton al Rigsby.

Rolantoj

Rolanto Sezono Aktoro
Patrick Jane

polica konsilisto

1 – 3 Simon Baker
Teresa Lisbon

CBI-agento

1 – 3 Robin Tunney
Kimball Cho

CBI-agento

1 – 3 Tim Kang
Wayne Rigsby

CBI-agento

1 – 3 Owain Yeoman
Grace Van Pelt

CBI-agento

1 – 3 Amanda Righetti
Virgil Minelli

CBI-ĉefo

1 - 2 , 3 Gregory Itzin
Madeleine Hightower

CBI-ĉefo

2 - 3 Aunjanue Ellis
Sam Bosco

CBI-agento

2 Terry Kinney
Craig O'Laughlin

FBI-agento

3 Eric Winter
J. J. Laroche

CBI-ĉefo

3 Pruitt Taylor Vince
Gale Bertram

CBI-direktoro

3 Micheal Gaston
Kristina Frye

vidisto, konsilisto,

1 , 2 , 3 Leslie Hope
Red John

seria murdisto

1 - 3 Bradley Whitford