Thibaw Min

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thibaw Min

Thibaw MinReĝo Tibo (1-a de januaro 1858, Mandalay, Birmo (Mianmaro) – 19-an de decembro 1916, Ratnagiri, Hindio) estis lasta reĝo de Birmo, lian regadon (1878–85) finis okupado de Supra Birmo, fare de Britio.

Li estis filo de Reĝo Mindon (regis 1853–78) kaj edukiĝis en budhisma monaĥejo. Kiel reĝo, lin grave influis la edzino Supayalat kaj lia patrino. Lian surtroniĝon akompanis multaj perfortoj kaj preskaŭa enlanda milito.

La britoj konkeris dum reado de lia patro malsupran Birmon, Thibaw en 1883 sendis komisionon al Parizo por peti helpon de la francoj kontraŭ la agreso. Post du jaroj, la du landoj subskribis komercan traktaton kaj alvenis la unua reprezentanto de la franca registaro en Mandalay. Ĉar la ekonomiaj avantaĝoj por la francoj, la britoj postulis tutan okupon de Birmo.

La okupado okazis en 1885 kaj la britoj forpelis la reĝon en Hindion.

La hinda aŭtoro Amitav Ghosh verkis pri lia ekzila vivo en sia romano La vitra palaco.