Thomas Wolsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Kardinalo Wolsey", National Portrait Gallery, Londono

Thomas WOLSEY, angla politikisto kaj rom-katolika kardinalo (ĉ. 1475 - la 29-a de novembro, 1530).

Li naskiĝis en Ipswich, Suffolk, kaj eble estis filo de buĉisto. Li edukiĝis ĉe la universitato de Oksfordo, kie li studia la teologion. En 1498 li estis ordinata, kaj poste estis privata kapelano de, unue, John Morton, arkiekiskopo de Canterbury, kaj poste de la guberniestro de Calais, kie li renkontis la reĝon Henriko la 7-a, kiu nomumis lin reĝa kapelano. Post kiam Henriko la 8-a iĝis reĝo de Anglio, Wolsey multe prosperis. En 1515 la reĝo donis al li la postenon de Lordo-Kanceliero (efektive ĉefministro) kaj la Papo kreis lin kardinalo.

Wolsey subtenis agresan eksterlandan politikon, sed li ne tute komprenis la komplikojn de eŭropanoj aferoj - ekz. li subtaksis la influon de la Sankta Germana Imperio.

Wolsey ŝatis la riĉaĵojn kaj la pompon, kaj konstruis por si palacon proksime al Londono - Hampton Court. Tamen la pompo kaj la grandiozo estis necesaj por tiutempaj superaj politikistoj. Lia falo okazis subite, kiam Henriko la 8-a deziris eksedziĝi disde de Katarina de Aragono kaj edziĝi al Anne Boleyn: aŭ Wolsey ofendis la Papon aŭ li ofendis la reĝon. Li prokrastis sian decidon, kaj pro tio la senpacienca Henriko la 8-a senigis lin de liaj titoloj kaj postenoj. Oni akuzis lin pri ŝtatperfido. Survoje al Londono por proceso, li malsaniĝis kaj mortis ĉe Leicester. Post sia falo, li diris "Se nur mi estus servinta la Dion tiom zorge kiom mi servis mian reĝon, Li ne forlasus min kiam la haroj griziĝis".