Tibor Gombás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GOMBÁS Tibor (gomba:ŝ) estis hungara inĝeniero pri mekaniko naskita en Nagykend la 4-an de aprilo 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de aŭgusto 1968.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tibor Gombás abiturientiĝis en Torda kaj estis soldato en la unua mondmilito. Post havigo de sia diplomo li laboris en la fabriko Ganz Mozdony-, Vagon- és Gépgyár. Li establis la Ganz-Technikum, kies li estis instruisto kaj direktoro. Li instruis en la militinĝeniera fakultato de la teknikuniversitato ĝis 1957, poste prelegis la studobjekton Maŝinelementoj. Li partoprenis en la efektivigo de la la eldonaĵo Műszaki Nagyjaink (Bp., 1967) (unua tri volumoj).

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Géprajz (Bp., 1950).

Fonto[redakti | redakti fonton]