Tiburon (duoninsulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiburon (duoninsulo)
Satelita bildo
Satelita bildo
duoninsulo
Akvejo 1 Kariba Maro
Akvejo 2 Golfo de Gonavo

Geografia situo

18° 21′ 0″ N, 73° 8′ 0″ U (mapo)18.35-73.133333333333Koordinatoj: 18° 21′ 0″ N, 73° 8′ 0″ U (mapo)
Mapo de Tiburon (duoninsulo)
Mapo de Tiburon (duoninsulo)

Map

Longo 250 km
Larĝo 60 km
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr

Tiburon estas duoninsulo 250 km longa kaj ĝis 60 km larĝa, parto de Hispaniolo. Ĝi apartenas al Haitio. Norde de ĝi estas la golfo de Gonâve, sude la Kariba Maro.

La teritorio de la duoninsulo, 9.000 km², plene ampleksas tri departementojn: Grand'Anse, Nippes kaj Sud. Krome partoj de la departementoj Ouest kaj Sud-Est apartenas al ĝi. Ĉe ĝia norda baza angulo situas la haitia ĉefurbo Portoprinco.

Sur la duoninsulo situas la montaro Massif de la Hotte, kun la 2.347 metrojn alta monto Pic de Macaya. Ĝian bazon formas parto de la montaro Chaîne de la Selle. Jenaj riveroj fluas sur Tiburon (de sud-oriento horloĝ-sence):

  • Rivière Marigot
  • Grand rivière de Jacmel
    • Rivière Gauche
  • Rivière de Bainet
  • Rivière des Côtes-de-Fer
  • Rivière Mombin
  • Rivière de Cavaillon
  • Ravine du Sud
  • Rivière de l'Acul
  • Rivière de Tiburon
  • Rivière Grand'Anse
  • Rivière de la Voldrogue
  • Rivière des Roseaux
  • Grande Rivière de Nippes
  • Rivière Momance
  • Rivière Grise

La plej granda lago sur Tiburon estas Etang de Miragoane. Ĉeborde de la duoninsulo situas la insuloj Île à Vache (sude) kaj Îles Cayemites (norde, granda kaj malgranda insuloj).