Time

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Time (magazino))
Time
emblemo
revuo • novaĵmagazino • reteja revuo
Komenco 3-a de marto 1923 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Manhatano
Agareo

novaĵo

Fondinto(j) Briton Hadden • Henry Luce vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Unua eldono de Time

La usona semajna revuo Time (ankaŭ nomata TIME Magazine, signifante vorton "tempo") estas revuo kun tutmonda influo. Ĝi fondiĝis en la jaro 1923 kaj estas eldonata de Time Inc., parto de la amaskomunika entrepreno Time Warner.

TIME ofte aperigas artikolojn pri gravuloj je la monda scenejo. Plej ofte aperas ĉiusemajne persono je la frontpaĝo. Plej konata la revuo estas pro la ĉiujara elekto de Persono de la jaro (interese: ĝis la jaro 1998 la revuo parolis pri Viro de la Jaro). Decembre de ĉiu jaro la redaktistaro elektas personon kiu dum la pasinta jaro grave influis la mondon. En 2004 tio estis la usona prezidento George W. Bush, sed ankaŭ Charles Lindbergh (kiel unua en 1927), Adolf Hitler, Josif Stalin kaj papo Johano Paŭlo la 2-a havis tiun honoron. Fine de la 20a jarcento la legantoj de TIME elektis Albert Einstein la persono de la jarcento.

Ekde 2004 TIME publikigas la TIME 100, liston de la cent plej influhavaj personoj en la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]