Tiopentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiopentalo (Trapanal®), ankaŭ Pentotalo, kiel natria salo Natria pentotalo, estas tuj efika hipnotiko (dormigaĵo) el serio de barbituratoj sen analgetika efiko.

Apliko

Oni uzas ĝin precipe en la anestezo por enkonduko al tutnarkozo ĉe senkomplikaj – tio estas ne kor- aŭ pulmomalsanuloj – patientoj. En la intensiva medicino, oni uzas ĝin kiel daŭran infusion kiel ultima ratio (lasta metodo) por malaltigo de cerbopremo aŭ por trarompo de Status epilepticus. En Usono, oni uzas ĝin por antaŭpreparo por ekzekuto per veneninjekto. Tiopentalo estas konata kiel vereca serumo.