Toše Proeski
Toše Proeski Тоше Проески | |
---|---|
Toše Proeski
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Todor Proeski Тодор Проески |
Kromnomo | Balkana Najtingalo Elvis Presley de la Balkano |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1981 en Prilep |
Morto | 16-an de oktobro 2007 (26-jaraĝa) en Nova Gradiška |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | kantisto, kantokomponisto kaj aktoro |
Instrumentoj | kantado, gitaro kaj piano |
Aktivaj jaroj | 1996 - 2007 |
Retejo | TošeProeski.info |
Signifa instrumento | |
Voĉo, klavaro, gitaro, piano | |
Todor »Toše« Proeski (makedone Тодор »Тоше« Проески; naskiĝis je la 25-a de januaro 1981 en Prilep, Respubliko Makedonio (tiam parto de Jugoslavio); mortis je la 16-a de oktobro 2007 en Nova Gradiŝka, Kroatio, pro aŭtomobila akcidento) estis makedonia multĝenra kantisto, kantokomponisto kaj aktoro. Li estis populara sur la tuta Balkana duoninsulo kaj norde de ĝi, kaj loke li estis konsiderita pintulo de la Makedonia muziko sceno.