Tom Wolfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomo Volfeo en la Blanka Domo (2004).

Tom Wolfe (esperante: Tomo Volfeo; naskiĝis la 2-an de marto 1931 en Riĉmondo, Usono) estas usona ĵurnalisto kaj verkisto, patro de la tiel nomata nova ĵurnalismo, revolucia tendenco en la kampo de la amaskomunikiloj, kiu naskiĝis en Usono dum la 1970-aj jaroj post la publikigo de In Cold Blood de Truman Capote. En la komenco li estis kunlaboranto de The Washington Post, Enquirer kaj New York Herald. En 2001 li ricevis la National Humanities Medal. Politike li estas respublikano kaj fervora adepto de militoj en Irako kaj Afganistano. Lia verko el 1979 La ĝusta substanco (angle: The Right Stuff) estis filmadaptita de Filipo Kaŭfmano (ok nomumoj por Oskar-premio).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj