Tombeja-Hospitala Preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hospitala Preĝejo en Jachymov

Tombeja aŭ Hospitala Preĝejo (ĉeĥe: Hřbitovní - Špitální kostel), nomata ankaŭ "Preĝejo de ĉiuj Sanktuloj", troviĝas en la meza parto de la urbo Jáchymov. Nun ĝi estas la plej malnova konservita memoraĵo de la urbo, devene malfru-gotika konstruaĵo de saksa tipo, kostruita kiel simpla kamparana sanktejo.

Tempo de ĝia ekesto ne estas precize atestita, sed oni mencias, ke ĝi estis konstruita tuj post fondigo de la urbo Jáchymov aŭ nelonge post tiu ĉi jaro - do inter 1516 kaj 1533 jaroj. En la jaro 1783 oni ĝin rebonigis, ĉar ĝi estis tiam sufiĉe kaduka. En la jaro 1964 estis renovigita nur fasado.

Iam ĝi estis kunigita per malalta muro kun konstruaĵo de malsanulejo, pri kiu oni parolas, ke ĝi estis fierindaĵo de la urbo, ĉar tie povis restadi ĉiuj malsanuloj eĉ maljunuloj, eĉ malriĉuloj.

Apud la preĝejeto estis urba tombejo jam ekde la jaro 1530. Riĉa renesanca ekipo kaj altaraj bildoj devenis el laborejo de la fama pentristo Lukaso Cranach - ili estis transdonitaj al urba muzeo. La preĝejeto estis rekonstruita danke al urba magistrato dum la jaroj 1990-1993.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.