Tombejo de Saalfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kadavrejo ĉe la ĉeftombejo de Saalfeld kun tomba kelo de la Auerbach-oj

La Ĉeftombejo de Saalfeld (germane: Hauptfriedhof) troviĝas en Saalfeld, Germanujo, havante diversajn interesajn aferojn arkitekturajn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la evoluo de la urbo Saalfeld kaj ĝia pligrandiĝo la urba tombejo plurfoje translokitis. Jam je la komenco de la 16-a jarcento oni fermis la tombejon malantaŭ la Johano-kirko kaj malfermis novan ekster la urbomuroj. Je la mezo de la 19-a jc ankaŭ tiu ĉi tombejo iĝis tro malgranda (= la hodiaŭa Puschkin-placo). Sekve la urbo akiris en 1878 terenon situantan tiutempe ankoraŭ ekster la urbo.

Kapelo tombeja[redakti | redakti fonton]

Plurfoje la urbo intencis konstruigi sur la tombejo ankaŭ kapelon sed ĉiam mankis sufiĉo da mono. En 1909 donacis la uzinestro Paul Auerbach 30.000 markojn al la urbo por antaŭenigi tian konstruon. La ekleziestraro pagis la restintajn 7.000 markojn por la ekipaĵoj en la interno. La urba ĉefarkitekto Otto Dietrich estis farinta la planojn kaj lokaj metiistoj faris la laborojn. La desegnoj de ĉiuj laboraĵoj skulptaj prizorgitis de la dresdenano Kurt Matthes kiu naskiĝis en Saalfeld.

Laŭ la tiama ŝato la arkitekturo imitis la Mezepokon. Kelkaj detaloj tamen estas sub secesistila influo: la rondita tegmento super la antaŭa halo, la plumba vitrado ĉe la fenestroj, la pordoj ĉe la norda flanko kaj la latuno ĉe la pordoringoj.

En la 28.9.1909 estis la konstrukomenco kaj en la 10.9.1910 la domo estis solene konsekrita. Ĝi havas diversajn partojn: salonon por funebraj ceremonioj, deponejon por kadavroj kaj restadoĉambron. Ĉe la norda longa flanko apudas familia maŭzoleo de la Auerbach-oj. Jam dum la konstruo de la kapelo oni respektis la nur poste (1928) konstruotan kremaciejon. Ĝi atingeblas per subtera gango disde la kapelo.

En 1994-95 iĝis profundaj restaŭradlaboroj de la tuta komplekso (kostoj: 4,8 milionoj da markoj). La tuto adaptitis je modernaj postuloj.

Auerbach-maŭzoleo[redakti | redakti fonton]

La malavara komercisto Auerbach ricevis pro la mondonado por la kapelkonstruo la rajton je familia maŭzoleo. Paul Auerbach ankaŭ responsis pri aliaj fondaĵoj en la urbo kaj estiĝis en 1915 ties honora civitano. Post li entombigitis surloke lia edzino Klothilde kaj membroj de la familio Zeitsche. En nekrologo pri s-ro Auerbach legeblis en la gazeto Saalfelder Kreisblatt de la 10.10.1927 la sekvantajn vortojn: "Meritoplenega personulo forpasis. Li estis unu el la pioniroj kiuj preparis la transiron de Saalfeld al industria urbo. El tre modestaj devenoj Auerbach fondis sian fergis- kaj maŝinfabrikon kiun li estris dum duono da jarcento lerte kaj sukcese."

La parcelaroj[redakti | redakti fonton]

La ĉeftombejo dividas sin en diversajn sekciojn. Ĉefe la norda kaj sudokcidenta partoj uzitis de riĉuloj por entombigi la familianojn. Ankoraŭ hodiaŭ la arkitekturema vizitanto trovus surloke multajn altvalorajn tombo- kaj kriptoaranĝojn en bona stato. Ankaŭ la fondinto de la urbomuzeo Valtenin Hopf kuŝas tie ĉi. Belegajn tombojn havas i.a. la verkistino Marthe Renate Fischer kaj Walter Schönheit.

Kune kun artistoj kreitis dum la lastaj jaroj modelaj tomboŝtonoj por informi la homojn pri la diverseco de funebra arto. La anonima urna sekcio pli kaj pli uzatas: ankaŭ por tiu ĉi moderna versio de entombigo aranĝitis digna medio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Stadtverwaltung Saalfeld/Presseamt, Grünflächenamt, Friedhofsverwaltung (eld.): "Hauptfriedhof Saalfeld. Feierhalle und Krematorium", en la faldfolia serio: Saalfeld/Saale - Stadtgeschichte(n) erleben, aŭgusto 2007