Tommaso Campanella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tommaso Campanella

Tommaso Campanella estis itala dominikano monaĥo kaj filozofo, naskita la 5an de septembro 1568 en Stilo, mortinta la 22an majo 1639 en Parizo.

Biografio

Li luktis kontraŭ skolastiko kaj la aŭtoritatecon de la katolika Eklezio krom pripensi koncepton de la komunuma vivo. Li estis akuzita de konspiri kontraŭ Hispanio, (kiu tiam regis preskaŭ la tutan Italion), kaj estis torturita kaj enkarcerigita dum 27 jaroj, kiujn li profitis por verki politikajn traktatojn. Li ekziliiĝis poste al Francio.

Utopio

Lia verko Civitas Solis (Suncivito) estis elstara utopiaĵo, kie ĉio estas planita kaj regata de metafizikisto aŭ pastro-princo. La urbo estas ĉirkaŭita de sep fortikaj muregoj. La planita ekonomio estas kolektivisma; oni laboras nur 4 horojn tage. Tiu utopiaĵo estas 86 jaroj pli posta al tiu de Thomas More, sed ankoraŭ montras spurojn de epoko kie scienco ankoraŭ ne disiĝis de nesciencaj fakoj kiel astrologio. Tamen jam oni praktikas la eŭgenismon, kiu ankoraŭ ne estas komune konita eĉ de la tiama intelektularo.

Verkaro

Metaphysica, 1638
  • Philosophia sensibus demonstrata, Napolo, 1591
  • Philosophie épilogique (1594)
  • Métaphysique (1602-1610)
  • L'athéisme vaincu (1605)
  • Apologie de Galilée (1616), teksto kaj traduko de Michel Pierre Lerner. Parizo, Les Belles Lettres, 2001. ISBN 2-251-34509-4.
  • Prodromus philosophie instaurandas, Frankfurto, 1617
  • Du sens des choses et de la magie (1620)
  • Philosophia realis, Frankfurto, 1620 kaj 1623
  • La Cité du Soleil ou l'idée d'une république philosophique (1623).
  • Philosophia rationalis, Parizo, 1638
  • Universalis philosophia pri metafiziko
  • Atheismus triumphatus
  • Civitas solis.

Bibliografio

  • Ylenia Fiorenza, Quel folle d'un saggio, Tommaso Campanella, l'impeto di un filosofo poeta, Città del Sole (Italio).


Eksteraj ligiloj