Topografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topografia mapo kun altitud-intervalaj perimetroj.

Scienco per kiu oni desegnas mapojn pri surfaco de tereno aŭ regionparto mezurinte distancojn kaj angulojn.

Topografio estas ankaŭ la tutaĵo de la detaloj, kiel altaĵoj kaj profundaĵoj, deklivoj k.t.p., sur difinita tereno. Foje 'topografio' estas uzata por priskribo de iu distrikto el geografiaj vidpunktoj, kontraste al la priskribo el historiaj, ekonomiaj, demografiaj kaj aliaj vidpunktoj.

Topografia mapo estas nomata tia, kiam la desegnaĵoj sur mapo koncernas ĉefe la surfacon de la tereno, kontraste al la mapoj kun emfazo pri la nomo de la domposedantoj, trafiko aŭ aliaj aferoj.

Topografo

Topografoj uzas teodolitojn (aktuale ili estas kutime elektronikaj) por mezurii angulajn kaj distancajn datumojn, per kiuj trigonometrie ili kalkulas projekciajn koordinatojn de punktoj mezuritaj kaj poste skizi mapojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke What is topography?