Torrent (Valencio)
Torrent | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbo municipo de Valencilando vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 46900 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 87 295 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 260 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 26′ N, 0° 28′ U (mapo)39.4365348-0.46790010000001Koordinatoj: 39° 26′ N, 0° 28′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 66 m [+] | ||||
Areo | 69,26 km² (6 926 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Torrent (Valencia) [+] | |||||
Torrent (Torento esperante, Torrente en la hispana) estas urbo de la Valencilando, kiu situas en la distrikto Horta Oest. En ĝi vivas 87 295 (en 2023) personoj, ili estas distribuitaj inter la urbo propre dirita, la zono de "El Vedat de Torrent", "El Mas del Jutge" ktp. Torrent estas tiel la dua urbo pli ampleksa de la tuta Valenciprovinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Limantaj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]La urbon Torrent ĉirkaŭas Aldaia, Alaquàs, Picanya, Catarroja, Alcàcer, Picassent, Monserrat, Godelleta kaj Xiva, ĉiuj ĉi tiuj el la Valenciprovinco.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Torrent estas subtropika, rilate al la mediteranea zono. La ofta temperaturo estas 18 °C. Vintron, la ofta temperaturo ŝanceliĝas inter 10 kaj 12 gradoj, tamen en somero ĝi estas je 27 gradoj kaj la jaraj pluvoj proksimume je 450 litroj sur kvadrata metro. La neĝadoj ja estas maloftaj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Danke al sia integriĝo en la urba regiono de Valencio, Torrent disvolvis fortan demografian kreskadon ekde la 1950-a jaro, atinginte ĝis 87 000 loĝantojn en la 2023-a jaro. Ĉirkaŭ 6,65 % el ĝiaj loĝantoj estis, en 2005, fremduloj.
Demografia evoluo de Torrent (Valencio) inter 1960 kaj 2006
| ||||||
1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 1996 | 2001 | 2006
|
24.042 | 39.724 | 51.361 | 56.191 | 56.564 | 65.538 | 74.616 |
Politiko
[redakti | redakti fonton]La urbestrino estas Amparo Folgado Tonda de la Popola Partio (PP). Ekde la komenco de la demokratio ĝis la politikaj elektoj en majo de la 2007-a jaro la partio PSPV estis reginta Torrent.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Valencilando, vilaĝo kaj regionoj Arkivigite je 2007-05-13 per la retarkivo Wayback Machine.
- Valenciana Instituto de Estadistikaĵo Arkivigite je 2010-06-18 per la retarkivo Wayback Machine.
- Oficiala retpaĝo de la urbdomo de Torrent.
- Valencilando, vilaĝo kaj regionoj Arkivigite je 2022-12-26 per la retarkivo Wayback Machine